Svetlana ŜIROKOVA

Tradukis en Esperanton: Gennadij GLUĤOV (Jelec)


LA SAMLERNEJA AMIKINO

Kiam mi vekiĝis, estis la oka matene. Vekiĝinte en la lito, mi ridetis, ĉar mi rememoris, ke hodiaŭ estas unua tago de mia longe atendita ferio. Rapide formetinte litkovrilon, mi ellitiĝis kaj iris al la fenestro. Trans la fenestro regis somera julia tago, kiu estis fariĝonta varmega. En la ĉielo ŝvebis eĉ ne unu nubeto. Mi malfermis la fenestron kaj rigardis eksteren, enspirante aromon de floroj kaj verda foliaro. Inter folioj pepadis birdoj, kaj survoje kun bruo veturadis aŭtoj.

Duŝante min kaj matenmanĝante, mi pripensis, kiujn donacojn mi aĉetos por miaj nevoj, kiuj loĝas en kamparo kun sia panjo, t.e. mia fratino, kaj sia patro, do mia bofrato. Vestinte min kaj kunpreninte ĉion necesan, mi elhejmiĝis kaj iris al trolebusa haltejo.

Veturinte al centra bazaro de industriaj varoj, mi eniris tra ĝia pordego. Tie ĉi, kiel ĉiam, regas tumulto. Iu almezuras ion, iu serĉas, iu simple taksas. Mi elektis necesajn al mi aĵojn, aĉetis ilin kaj, kunmtntinte aĉetaĵojn, direktris min al elirejo. Apud la elirejo de sur bazara tereno staris kiosko kun refresigaj trinkaĵoj. Ĉar posttagmeze estis varmege, vi aĉetis limonadon kaj decidis iom sidi ie en ombro. Ĉirkaŭrigardinte por elekti ombran lokon, mi iris tra acera aleo al parko. Parko estis la malnova, kun grandaj kronoj de arboj. De poploj kaj tilioj venadis dolĉeta odoro. Trairinte centran vojon de la parco, mi vidis, ke ĉiuj benkoj estas okupitaj. Al mi restis nenio ol iri sur padon flanken. Mi longe serĉadis izolan benkon kaj subite trovis ĝin. Pro la arbaj branĉoj mi ne rimarkis,  ke sur ĝi iu sidas. Kiam mi venis pli proksimen, mi ekvidis virinon. Ŝi senbrue sidis  kaj ŝajne nenion vidis kaj aŭdis, ien rigardante tra la herboj teren. Ĉe unua rigardo ŝi havis ne pli ol 35 jarojn. Videblis  ronda vizaĝo, nazpinto iom supren, malhelkoloraj brovoj kaj samkoloraj densaj okulharoj, kiuj kaŝis verdajn okulojn, kai al ĉio ĉi longaj blondaj haroj. La unua, kio flugis al miaj lipoj, estis ŝia nomo:

– Zoja!

La virino levis al mi la mirigitajn okulojn, atente rigardante mian vizaĝon.

– Ĉu mi konas vin? – ŝi demandis.

– Certe vi konas! Simple ni longe ne vidis unu la alian. Nu rememoru: lernejo, la sama benko ni sidis. Nu, ĉu vi rememoris?

– Milka, ĉu estas vi?

– Bravulino, vi divenis ĉe la  unua provo! Ĉu vi fariĝis, certe, eminenta kemiistino? – diris mi, sidiĝante sur la benkon.

– Ne, mi iĝos farmaciistino. Kaj vi verŝajne estas aktorino, ĉu? Aŭ ĉu dramverkistino? Ĉu vi reĝisoras teatraĵojn? Je-es! Kiom da jaroj pasis do? Ĉu dek aŭ pli?

– Pli ol dek. Se esti ĝusta, deksep. Aŭskultu, Zoja: mi havas proponon. Hodiaŭ mi unuan tagon estas forpermesita kaj morgaŭ forveturos por libertempi. Kaj ĉar ni renkontiĝis, do ni veturu al mi. Tion necesas festeni, des pli ĉar mi kuiris bonegan barĉon. Mi bedaŭras verŝi for. Ja mi sola ĝin ne formanĝos. Nu, ĉu ni veturu?

– Zoja nevole, tamen konsentis. Mi rigardis la amikinon kaj komprenadis, ke ŝin io jugas. Ŝi kondutis ege strange. Sed demandi rekte mi ne povis. “Kio do okazis al ŝi? – mi pensis. – Nu, negrave, ni venos, tagmanĝos, ŝi mem malstreĉiĝos en hejma etoso kaj pri ĉio rakontos”.

Laŭvoje hejmen mi aĉetis ĉion necesan por la vojaĝo kaj ion por festeno. Zoja estis indiferenta kaj plejparte silentis.

– Jen ni estas hejme. Eniru, sidiĝu. Fartu, kiel hejme. Rigardu, kiel mi loĝas.

Ĵetinte preteriri tiujn vortojn, mi eniris kuirejon. Dum mi lavis kaj senŝeligis legomojn, la kuirejon venis Zoja kaj proponis helpon, tranĉi legomojn. Mi akceptis ŝian helpon kun plezuro. Ĉar mi malpacience volis ekscii, kio do maltrankviligas mian samlernejan amikinon. Kiam ĉio eatia prenta, mi komencis verŝi barĉon en telerojn.

– Zoja, kion vi trinkos, ĉu konjakon aŭ vinon? – mi demandis.

– Pokaleton da konjako, ne pli. Mi, Minjo, ne drinkas.

– Kiu do diris, ke mi drinkas?

Dum ni duope pretigadis tagmanĝon, mi detale rakontis al Zoja pri mia vivo-farto, kun ĉiuj koloroj, sed troigante nenion.

– Nun venis mia vico, rakonti pri mia vivo, – diris la blonda damo.

Post la trinkita pokaleto da konjako ŝia vizaĝo ruĝiĝis. Ŝi ĉepris per supkulero la barĉon kaj ree elverŝis ĝin en la teleron, evidente ne sciante, de kio komenci sian rakonton. Kaj tamen ŝi decidis kaj komencis:

– Ĉu vi memoras, ankoraŭ en la lernejo mi amikiĝis kun Dimĉho Kondratjev.

– Certe, mi memoras. Ni ĉiuj decidis, ke vi al li edziniĝos, – interrompis mi kaj donis al ŝi eblon, ordigi la pensojn.

– Finite mian kleriĝon, mi revenis hejmen kaj enlaboriĝis en apotekon, kie mi laboras ankaŭ nun. Post iom da tempo oni invitis min, festi naskiĝtagon. Tie mi konatiĝis kun virto, ... jarojn pli aĝa ol mi. Li estis kvieta, trankvila, modesta, pli silentis ol parolis. Kiam mi intencis foriri hejmen, li petis la permeson, min akompani. Mi certe rifuzis, sed Stanislavo diris, ke nia vojo estas la sama.

– Ĉu Stanislavo estas lia nomo?

Zoja kapjesis kaj daŭrigis:

–  Tiel ni komencis renkontiĝi. Staĉho donacadis al mi florojn, donacojn, kaj baldaŭ faris al mi proponon, edziniĝi al li. Nun mi komprenas, ke mi lin ne amis. Sed tiam ŝajnis al mi, ke mi amas kaj estas amata. Pompa nuptofesto ne okazis, li ne volis, ĉar post la unua nupto ĉe li restis du infanoj, kaj mankis mono por la pompo. Mi ne kontraŭdiris. Mi konsentis kun ĉio.

Mi proponis kunpreni kafon kaj transiri en la ĉambron. La amikino senproteste konsentis. Mi tamen ne sciis, kiel sufoki mian indignon. Simple mirigas, kiel ŝi senproteste konsentis kun ĉiuj liaj ruzaĵoj! Zoja Starceva sidiĝis sur fotelon, mi – kontraŭ ŝi, kaj ni daŭrigis la interparolon:

– Monatojn tri ni fartis animo al animo, kaj poste Staĉjo kvazaŭ katenon rompus! Li iĝis malica, incitiĝema, malsincera, sen riproĉoj povis travivi eĉ ne unu tagon. Ĉe tio pri ĉiuj pekoj kulpis nur mi sola. Por komenco li tedriproĉis mian pro io, ne gravis pro kio, estu tio tolaĵlavado aŭ purigado. Kaj kuiri mi, laŭ li, tute ne scipovis, min la panjo kvazaŭ ne instruus! – Zoja moke ridetis kaj daŭrigis: - Kaj poste ĉio grandiĝis, kiel neĝa globo: “Ciaj amikoj kaj parencoj estas kaj tiaj, kaj ĉi-tiaj, kaj ci mem...” Ĉion ĉi akompanis krioj kaj insultoj.

Poste Zoja eksilentis, eble pripensante, pri kio rakonti plu. Eble ŝi ordigis la pensojn, sed el ŝia aspekto evidentiĝis, ke ŝi ree kaj pro ĉio ĉi suferis. Mi rigardis Zonjon, ŝiaj manoj tremis, sed ŝia vizaĝo ŝajnis esti indiferenta kaj ŝtona. Tiumomente ŝi similis al diino. Verda silka  kostumo sukcese nuancigis ŝiajn okulojn.

– En amoro li estis ankaŭ egoisto, eĉ ne unu bonan, karan aŭ dolĉan vorton li diris dum la tuta nia familia vivo, – Zoja rigardis min kaj malbonhumore diris. – Ĉu vi demandos, por kio do mi vivas kun li? En nia familio estis la moro: se vi edziniĝis, do vivu, kiel ajn estus malbone.

– Zoja, sed ĉu vi ne scias, kiel li vivis en eksa familio? – diris mi, apoginte kubuton de la brako sur genuon vangon sur pugnon.

  – Ĝenerale tio estis malpermesita temo. Tiel decidis mi, ĉar paroli pri lia eksedzino oni ne devis. Tio lin furiozigis. Sed siajn infanojn li dorlotegis, kaj savu min Dio diri ion nekonvenan, tiam mi gardu min!

– Zoja, kaj ĉu viajn infanojn vi ne havas? – mi demandis, kvankam mi jam divenis, ke ne.

– Ne. Sed mi estas de li graveda, - kaj, iom  silentinte, ŝi aldonis: Li pri tio ne sciis. Sed ĉu vi opinias, ke se li scius, li estus alia? Ne, ne estus. Vi, Minjo, ne konas veran kaŭzon de lia furiozo. Pri tio mi rakontos poste. Do mia gravediĝo finiĝis per aborto. Kaj sur mi kiel patrino mi metis finan punkton. Kvankam mi ege suferis, eĉ nun mi ankoraŭ ne ĉesis. Minjo, vi nur imagu, malfacile estis al mi post ĉio ĉi akcepti liajn infanojn! Kaj mi bonege komprenis, ke gefiloj kulpas pri nenio, ne aperis inter mi kaj liaj gefiloj bonaj rilatoj, kaj ĉio. Torturoj miaj daŭris, kaj mi ekmalsansis.

– Nur tio ne sufiĉis! – krietis mi kaj rektiĝis en la fotelo. Pro ĉio aŭdita mi ne povis sidi trankvile.

– Jes, mi ekmalsansis, sed diveni diagnozon kuracistoj ne povis. Mi vagis tra ambulanco en iu transa sa stato, mi estis pala,  aldikiĝinta, kun malvigleco en la tuta korpo, kun tremantaj lipoj kja manoj. Baldaŭ komencis dolori la koro.

– Aŭskultu, do vi havis veran neŭrasteninon, – eksaltinte sur la fotelo, diris mi.  

Zoja klinis la kapon kaj diris: - Mi scias. Sed kion mi havis por diri al kuracistoj? Poste oni sendis min al psikoterapeŭto, kaj, kiel evidentiĝis, ne vane. Ĝuste li klarigis al mi pri ĉiuj kialoj de mia malbonfarto, de kie fontas ankaŭ ĉiuj miaj malsanoj. Mia edzo havas unu el tipoj de psikopatologia karaktero. Kaj se diri pli ĝuste, li estas psikopatologie ekscitiĝema, tio estas, homo kun amrupta ŝanĝo de humoroj, akompanita per incito, krioj, sakrado. Post tiaj atakoj de malsano la homo komprenas malmulton. Tion akompanas malforto, ĝuste tio okazis al Stanislavo. Kuracisto al mi diris, ke mi havas tri ŝancojn: aŭ disiĝi, aŭ toleri, aŭ malatenti ĉiujn kiajn fiagojn. Malatenti mi ne povos. Toleri lin signifas evoluigi en mi la malsanon. Do restas nur disiĝi. Longe mi ne trovis en mi kuraĝon por tiu paŝo. Kaj jen mi decidis, venis al la gepatroj, rakontis, kiuj perspektivoj min atendas.

Trans la fenestro komenciĝis krepusko. Mi leviĝis kaj ŝaltis prilumilon, kies lumo donis al la ĉambro pli da allogo kaj intimeco. Demandinte Zonjon, ĉu ŝi trinkos ankoraŭ unu taseton da kafo, mi alportis el la kuirejo konjakon por aldoni ĝin en kafon. Zoja ne rifuzis varman trinkaĵon kun konjako. Verŝinte varmegan kafon kaj aldoninte drinkaĵon, mi donis tason al Zoja. La amikino prenis tason kaj varmigis per ĝi siajn malvarmajn, tremantajn manojn. Mi sidis kaj rigardis ŝin, sen kuraĝi demandi, kio do okazis plu. Mia rakontantino, iom sidinte, faris gluteton, ridetis kaj ripetis. Mi silente atendis ŝian parolon, tenante tason da kafoen la mano. Zoja ridetis kaj diris: - Restis nelonge, aŭskulti misn tedan rakonton.

- Ne-ne, parolu. Al mi estas tre interese per kio do ĉio ĉi finiĝos, - interrompante ŝin, diris mi.

- Kolekti havaĵon kaj foriri, ĵetinte ŝlosilojn sur la tablon, mi ne povis, ĉar mi timis, ke li ne lasos al mi elhejmiĝi. Tio jam okazis antaŭe. Ne dirante al li pri mia intenco, mi komencis pretigi miajn privatajn aĵojn, kaj kiam ĉio necesa estis farita, mi vokis la panjon. Ricevinte ŝian subtenon, mi faris la por mi malfacilan paŝon, ĉe apero de la panjo mi prenis ceterajn aĵojn, post tio vokis taksion kaj veturis al gepatra hejmo. Mi veturis kaj la  tutan vojon ploris, mi ne scias, ĉu pro ĝojo aŭ malfeliĉo. La panjo min ne trankviligis, ŝi lasis al mi plori ĝisfine. Nur ŝoforo rigardis, en komprenante, kial mi ploras. Divorco pasis nemalbone, sen kverelo kaj blasfemoj. Verdire videblis, ke li suferis. Sed tio min jam ne maltrankviligis. En animo estis io vaka. Estis absolute egale. Dum vica konversacio kun psikoterapeŭto mi ekaŭdis klarigon de tiu stato. La kuracisto klarigis tiel: dum nia kunvivo estis multe da humiligoj kaj ofendoj, ni ambaŭ diris reciproke multe da fivortoj, kaj jen rezulto.

– Estas bone, ke vi lin forlasis. Alie ne eblus scii, per kio ĉio ĉi finiĝus. Eble eĉ per memmortigo, - mi diris, metante tason sur la tablon.

– Post eksedziniĝo mi komencis vivi regule, eĉ lerni. Eĉ en mia aĝo.

– Bonege! – subrenis mi ŝin kun ĝojo, - Lerni neniam estas malfrue. Vi faris ĝuste. Kaj poste, vi ja devis iel eviti malbonajn pensojn.

– Ho, tiaj pensoj ĉiam sufiĉis kaj sufiĉas.

– Nu, ke  ili sufiĉis, tio kompreneblas. Sed kial nun?

– Kial ili sufiĉas? Ĉar lia 16-araĝa filino naskis bebon. Kaj oni diras, ke patro de tiu infano estas Stanislavo. Mi havas neniujn pruvojn, mi, certe, klare scias pri nenio. Sed iradi tra la urbo brakume, kiel geedzoj, promenante kun infano, – tio estas tro, – indngne diris Zoja.

– Hm! – elbuŝigis mi. – Sed, kiel vi mem diris, pruvojn vi ne havas. Sed eĉ se vi havus, ĉu al vi ne estus egale?

– Ne, ne estas egale. Kaj ĉu vi scias, kial? Ĉar min kaptas teruro, ke mi tiom da jaroj kunvivis kun tia homo flank-ĉe-flanke. Eĉ bestoj ne konduras tiel, kiel tiaj homoj, kiuj havas nenion sanktan! – Zoja ekscitiĝis tute senŝerce, ĉe tio faris pugnojn. Pro la indigno ŝia vizaĝo ruĝiĝis. Ŝi ŝajnis esti eksplodonta, kiel pulvo.

– Zonjo, trankviliĝu! Eble homoj, kiuj tion diras, volas vin dolorigi. Pli bone ne pensu pri tio, alie vi mem vin malbonfartigos. Kaj poste, vi devas pensi pri via nova vivo, sed ne plenigi la kapon per ĉiaj sencaĵoj. Vi havas vian vivon, kaj li vivu, kiel sugestas al li inflama cerbo, – trankviligis mi la amikinon. Sed mi mem pensis, kio okazus al mi, se mi estus anstataŭ ŝi. – Pli bone, rakontu al mi pri viaj pluaj planoj, – delogis mi la amikinon de premaj pensoj.

– Oni proponis al mi laboron en Altaja teritorio, kaj mi volas akcepti la proponon. Mi volas forveturi el ĉi urbo kaj komenci ĉion de blanka folio.

– Sciu, Zonjo, vi decidis ĝuste! Mi farus same, – subtenis mi la emikinon.

Zoja rigardis brakhorloĝeton kaj diris: – Ho, kioma jam horo! Kaj vi, Minjo, ankoraŭ preparos vin al la vojaĝo. Ankaŭ la panjo maltrankviliĝos, diros: “Kien malaperis la malprudenta filinjo?”

Zoja ekstaris kaj darektis sin en koridoron. Tiam min kaptis bonega ideo. Reveninte al Zoja, mi etendis en la mano perlan juvelaĵaron, orelringojn, kolĉenon kaj ringeton. Perloj estis naturaj, sed mi ne surmetis la aĵaron, ĉar mi havas ruĝajn harojn, flavebrunajn okulojn.

– Vi freneziĝis! – mire kaj time kriis Zoja.

– Mi volas fari donacon. Krome, mi ĝin ne surmetas, sed al vi ĝi konvenos bonege! Prenu, mi petas, ĉu vi aŭdas?

Zoja rigardis perlaron kaj diris:

– Kaj mi donacos al vi ĉi tion, – kaj ŝi komencis demeti de la oreloj oraĵojn kun rubenoj. Mi prenis orelringojn el ŝiaj manoj, rigardis ilin kaj sentis, ke en miaj okuloj aperas larmoj. Zoja ankaŭ eklarmis. Tiumomente ni ĉirkaŭprenis nin ne kaŝante la sentojn.

Kiam mi akompanis Zonjon ĝis taksio, mi pensis,ke mi revidos ŝin neniam plu, kaj pro tiu penso mi fartis malbone. Mi komprenis, ke dum ĉiuj ĉi jaroj ŝi mankis al mi ege. Ree perdi la amikinon mi ne volis, tiel mi proponis al ŝi:

– Zoja, promesi, ke vi ne malaperos kaj skribos al mi, kiam vi ĉion aranĝos en nova loĝloko.

Ŝi rigardis rekte en miajn okulojn kaj demandis:

– Ĉu vi mem ankaŭ volas tion?

– Certe mi volas. Dum ĉiuj ĉi jaroj vi mankis al mi, kaj al mi estas interese, kiel pasos via vivo.

Venis aŭto, kaj Zoja, adiaŭinte, entaksiiĝis. La aŭtomobilo senpuŝe ekveturis kaj forveturigis mian Zonjon en belegan nekonatan estonton. Mi staris kaj rigardis foriĝantajn lumetojn de la aŭto, kaj meditis laŭtvoĉe:

– Ĝis revido, mia samlerneja amikino! Skribu al mi nepre!

Estis admirinda julia nokto, promesanta la tre multan.


2004a jaro
Hosted by uCoz