Svetlana ŜIROKOVA.

Versoj

Tradukis en Esperanton: Gennadij GLUĤOV (Jelec)

ENHAVO

MIOZOTO
NEĜERO


MIOZOTO

Tra arbaro vagas mi
Kun aŭgura kamomil'...
Eble nur al miozoto
Tutan veron diros mi.
Sorĉos miozoton mi
Kaj donacos ĝin al vi,
Ke mi restu en memor',
Sola mi en via kor',
Ke vi amu sole min,
Nomu miazoto min.


NEĜERO

Pasos nokt'. Tagiĝo venos.
Estingiĝis ama flam'.
De kis'  via mi degelos!
Mi - neĝero, vi - la man' ...
Kaj finiĝos nokt' fabela,
Kun la revoj, por ĉiam'.
Restos nur kareso bela
En memoro, via am'.
Vi ne kisu min pasie.
Kor' degelas, ruĝas vang'.
Mi ne regas min ĉi-tie,
Flagras ardo en la sang'.

Hosted by uCoz